Informoj:
Pri "
le Bois du Cazier".
Charleroi, la Nigra Lando (pro la karbominejoj). Loko de grava
minejtragedio, "le Bois du Cazier" estas memoraĵo enskribita kiel
Tutmonda Heredaĵo de Unesko.
Tiu katastrofo okazis la 8-an de Aŭgusto 1956 pro homa eraro. 262
ministoj perdis la vivon. Ili devenis el diversaj landoj. La plej
nombraj estis la Italoj: 136, poste la Belgoj: 95. Estis nur 13 savitoj.
Ok monatojn post la katastrofo, la laboro denove rekomenciĝis. Oni tie minfosis karbon ĝis la
jaro 1967.
Hodiaŭ la situo estas renovigita kaj restarigita kiel ĝi estis en 1956 (la
kradoj, konstruaĵoj, pavimeroj, ktp).
Tie troviĝas ankaŭ la muzeo de la industrio.
Pri
Namuro.
Namuro, dinamika urbo. Kun pli ol 110.000 loĝantoj, la urbo Namuro
estas la tria (plej grava) urbo en Valonio kaj ankaŭ estas ĝia ĉefurbo.
Namuro estas la koro de Eŭropaj regionoj, pro ĉeesto de la institucioj de la Valona Regiono
sed ankaŭ kiel instiganto de la valona disvolviĝo.
La urbocentro de Namuro proponas senkomparan medion por promeni aŭ gapvagi ĉu en familio, ĉu inter
amikoj. Ĝia komerca oferto estas densa, diversigita kaj altkvalita: pli ol 800 magazenoj estas aktivaj.
Ĝiaj fortaj punktoj: la piedira kvartalo, la kunviveco, la renkontiĝaj lokoj.
Pri la
Citadelo.
La Citadelo de Namuro, origine kastelo de la Grafoj de Namuro, estas
iama fuorto, poste citadelo situanta en la urbo Namuro, en la
samnoma provinco en Belgio. Superstarante la urbon ĉe la konfluejo
de Sambro kaj Mozo, temas pri unu el la plej grandaj citadeloj en
Eŭropo kaj ĝia ampleksa reto de subteraj galerioj meritis esti
moknomita de Napoleono la 1-a: "la termitejo de Eŭropo". De la ruinoj
de la grafa kastelo ĝis la pli freŝdataj bastionoj kaj kanonterasoj, ĝi
atestas pri pli ol miljara historio.
Ĝia pinto kulminas je altitudo de 190 m. Tiu ĉi citadelo estas klasifikita
kiel aparta heredaĵo de la Valona Regiono. Telfero kunligas la urbocentron kun la Citadelo.
Pri la ŝiplifto de
Strépy-Thieu.
20 jaroj de laboroj necesis por finaranĝi tiun nekutiman vorkon, kiu
estis dum multaj jaroj la plej granda ŝiplifto de la mondo: ĝi altas 110 m, longas 135 m kaj larĝas 75 m.
Ĝi anstataŭas la 4 antaŭajn liftojn de la Centra kanalo kaj 2 kluzojn, t.e. tuta niveldiferenco de 73,15 m.
Ĝiaj 2 ŝipkuvegoj de 112 x 12 m ebligas enflosi la plej pezajn boatojn.
Ekde la jaro 2002, la transporto en la funikulara lifto de Stépy-Thieu
kreskis de proksimume 30.000 toneloj monate al transporto de
200.000 toneloj monate. Se vi scias ke unu barĝo de 1.350 toneloj
samvaloras kiel ĉirkaŭ 90 kamionoj, tiu kunligo ebligas forte malplenigi
la valonajn aŭtovojojn.
2,11 milionoj tunoj da varoj transiris per la ŝiplifto de Strépy-Thieu en
la jaro 2021.